Natasxa kaj Jxomart

Staras mi en mezo de malluma nokt’ Mi ne vidas ion antaŭ mi Kien povas mi iri? Kie estas mia lok’? Kio estas mi en mia viv’? Temp’ rapidas kvazaŭ ondoj de la mar’ Kvazaŭ flor’ ĵetita en river’ Eĉ se mi lasis mian bordon pro l’erar’ Mi ja povas revi pri l’reven’ Levu vin! Levu vin! Trovu novajn fortojn por la ĝoj’! Levu vin! Levu vin! Paŝ’ post paŝo laŭ la viva voj’ Meze de senĉesa nia parolad’ Elĉerpitaj staras ambaŭ ni Vi konsolas min per vorto kaj rigard’ Per nova verso kaj nova melodi’ Ju pli longe vivo estas la valor’ Des pli gravas vi kaj via voĉ’ Kaj senĉese batas en la brusto mia kor’ Kaj mezuras tempon la ĥorloĝ’ Levu vin! Levu vin! Trovu novajn fortojn por la ĝoj’! Levu vin! Levu vin! Paŝ’ post paŝo laŭ la viva voj’ Via vivo ne estas ja malnet’ Kaj ne ĉiam venos la oportun’ Eĉ se la mondo ignoras vin totale, sed Daŭre devas vi vivi sub la lun’ Eĉ plej bela rozo velkas de la temp’ Ĉio sekvas la leĝon de l’natur’ Sed post vintro nepre venas la printemp’ Havas mi esperon pri’l futur’

Laisser un commentaire

Votre adresse de messagerie ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *